Jes, Ministro | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Yes Minister |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | comedy television series, politika satiro |
Aktoroj | Paul Eddington • Nigel Hawthorne • Derek Fowlds • Diana Hoddinott |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 37 |
Daŭro sen reklamoj | 30 |
Elsendo | |
Elsendita | 25 feb. 1980 – 28 jan. 1988 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Jes, Ministro (en la angla : Yes, Minister) estas premiita brita satira serialkomedio, verkita de Anthony Jay kaj Jonathan Lynn, kiu estis elsendita en televido kaj radio de la BBC inter 1980 kaj 1984 [1]. La daŭrigserio Jes, ĉefministro (angla : Yes, Prime Minister), estis elsendita inter 1986 kaj 1988. Kune, la du serioj inkluzivas 38 epizodojn. Kelkaj el la epizodoj ankaŭ estis elsenditaj en la radio kiel serio. En 2010 teatraĵo estis enscenigita surbaze de la origina serio kaj en 2013 alia sezono de la serio estis produktita en brita televido.
La serio estas satiro pri brita politiko kaj la burokratio en la civila servo. Ĝi okazas en Whitehall, en la privata oficejo de ministro en la brita registaro (kaj en la daŭriga serio, ĉe 10 Downing Street), kaj disvolvas la politikan karieron de la ministro James Hacker, rolita de Paul Addington, kaj liaj multaj luktoj por efektivigi leĝaran aŭ administrajn ŝanĝojn kiuj estas efektive kontraŭbatalitaj de la brita ŝtatservo, kaj precipe de la konstanta sekretario (alta ŝtatoficisto) de la ministerio, Siro Humphrey Appleby, rolita de Nigel Hawthorne, kaj de lia iomete pli utila Ĉefa Privata Sekretario Bernard Woolley, rolita de Derek Folds.
Preskaŭ ĉiu ĉapitro finiĝas per la memorinda linio, "Yes, Minister" aŭ "Yes, Prime Minister" eldirita (kutime) de Siro Humphrey dum li kviete festas sian venkon super sia "politika majstro" (aŭ, malofte, konfesas malvenkon).
La serio estis granda sukceso kaj inter la spektantaro kaj kritikistoj, kaj gajnis plurajn premiojn, inkluzive de pluraj premioj de la Brita akademio de filmaj kaj televidaj artoj, kaj en 2004 ĝi venis en sesa loko en balotenketo pri la "Plej bona Brita Situacia Komedio".
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search